Albert Einstein

Albert Einstein
Nobel-premiito
Albert Einstein en 1947
Persona informo
Albert Einstein
Naskiĝo la  14-an de marto 1879(nun 1879-03-14)
en Ulm,  Germana Regno
Morto la 18-an de aprilo 1955
en Princeton,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per abdomena aorta aneŭrismo vd
Tombo National Museum of Health and Medicine vd
Religio panteismoagnostikismojudismojudismoateismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Einsteinhaus Caputh • Einsteinhaus • MunkenoPrinceton • Smíchov • Ŝafhaŭzo vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnosennaciecoSvislandoCislajtioVajmara RespublikoGermanioUsono vd
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • Luitpold-Gymnasium • old Kantonsschule (Albert Einstein House) • Universitato de Zuriko vd
Partio Germana Demokratia Partio vd
Subskribo Albert Einstein
Memorigilo Albert Einstein
Familio
Patro Hermann Einstein vd
Patrino Pauline Koch vd
Gefratoj Maja Einstein vd
Edz(in)o Elsa EinsteinMileva Marić vd
Infanoj Hans Albert Einstein • Eduard Einstein • Lieserl Einstein vd
Parencoj Lina Einstein • Elsa Einstein vd
Profesio
Okupo fizikisto • teoria fizikisto • filozofo de scienco • inventisto • scienca verkisto • pedagogo • universitata instruisto • filozofoverkistosciencisto • matematikisto • patent examiner • profesoro vd
Laborkampo Fiziko
Aktiva en BernoPragoZurikoBerlino • Caputh • PrincetonZuriko vd
Doktoreca konsilisto Alfred Kleiner • Heinrich Burkhardt • Heinrich Friedrich Weber vd
Fama pro Teorioj de speciala kaj ĝenerala relativeco
Verkado
Verkoj speciala teorio de relativeco ❦
ĝenerala teorio de relativeco ❦
fotoelektra efiko ❦
fizika relativeco ❦
theory of Brownian Motion ❦
ekvivalenteco inter maso kaj energio ❦
konstanto de Planck ❦
kampekvacioj de Einstein ❦
kvantuma meĥaniko ❦
unuiĝinta kampoteorio ❦
stimulita emisio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert EINSTEIN [albert ajnŝtajn], en Esperanto ankaŭ Alberto EJNŜTEJNO (naskiĝis la 14-an de marto 1879 en Ulm, Germanio, mortis la 18-an de aprilo 1955 en Princeton, Usono) estis germandevena svisa kaj usona fizikisto. Li konceptis la teoriojn de speciala kaj ĝenerala relativecoj, nome Teorio de la relativeco en 1905 kaj 1915 respektive. Tiu estas unu el la du pilieroj de moderna fiziko (kune kun la Kvantuma mekaniko).[1][2](p. 274) Lia laboro estas konata ankaŭ pro sia influo sur la filozofio de scienco.[3][4] Li estas plej bone konata de la ĝenerala publiko pro sia formulo por la mas–energia ekvivalenteco nome , kiu estis konsiderita "la plej fama ekvacio de la mondo".[5] Li ricevis en 1921 la Nobel-premion pri fiziko "pro siaj servoj al la teoria fiziko, kaj speciale pro sia malkovro de la leĝo de la fotoelektra efiko",[6] nome mejloŝtona paŝo por la disvolvigo de la Kvantuma teorio. Sen la genio de Einstein, la strukturo de la universo verŝajne neniam estus komprenata.

Je la komenco de sia kariero, Einstein pensis, ke la neŭtona mekaniko jam ne estis plu sufiĉa por kongruigi la leĝojn de la klasika mekaniko kun la leĝoj de la elektromagneta kampo. Tio kondukis lin al disvolvigo de sia speciala teorio de relativeco dum sia epoko en la Svisa Patentoficejo de Berno (1902–1909). Li poste konstatis, ke la principo de relativeco povas esti etendita al la gravitaj kampoj, kaj publikigis artikolon pri la ĝenerala relativeco en 1916 enkondukante sian teorion de gravito. Li plue traktis kun problemoj de statistika mekaniko kaj kvantuma teorio, kio kondukis lin al siaj klarigoj pri partikla teorio kaj la movo de molekuloj. Li esploris ankaŭ pri la termikaj propraĵoj de la lumo kio pavimis la vojon por la fundamento de la fotona teorio de la lumo. En 1917, li aplikis la ĝeneralan teorion de relativeco al modelado de la strukturo de la universo.[7][8]

Einstein translokiĝis al Svisio en 1895 kaj rezignis pri sia germana ŝtataneco en 1896. Post esti senŝtata dum pli ol kvin jaroj, li akiris ŝtatanecon de Svisio en 1901, kion li retenis por la cetero de sia vivo. Escepte pro unu jaro en Prago, Einstein loĝis en Svisio inter 1895 kaj 1914.

Einstein ricevis sian akademian diplomon el la svisa federacia politeknika altlernejo (poste Eidgenössische Technische Hochschule, ETH) en Zuriko en 1900. Inter 1902 kaj 1909 Einstein tenis laborpostenon en Berno kiel patentekzamenisto en la Federacia Oficejo por Intelekta Propraĵo, nome patentoficejo. La jaro 1905 estis por Einstein annus mirabilis (miraklojaro). Dum tiu jaro, estante 26-jaraĝa, li ricevis la Doktorigon el la Universitato de Zuriko. Li ankaŭ eniris al la atento de la plej larĝa akademia mondo pro la publikigo de kvar elrompaj artikoloj.

Einstein instruis teorian fizikon dum unu jaro (1908/09) en la Universitato de Berno, dum du jaroj (1909-11) en la Universitato de Zuriko, kaj post unu jaro en la Universitato Karolo de Prago li revenis al sia "alma mater" ETH Zuriko inter 1912 kaj 1914, antaŭ eliri al Berlino, kie li estis elektita membro de la Prusa Akademio de Sciencoj.

En 1933, kiam Einstein estis vizitante Usonon, Adolf Hitler enpoviĝis. Pro sia juda deveno, Einstein ne revenis al Germanio.[9] Li setliĝis en Usono kaj iĝis usona civitano en 1940.[10] Tuj antaŭ la Dua Mondmilito, li subskribis la leteron Einstein–Szilárd al la Prezidento Franklin D. Roosevelt avertante lin pro la ebla disvolvigo de "tre povegaj bomboj de nova tipo" kaj rekomendante, ke Usono faru ian similan esploron. Tio finfine kondukis al la Manhatana Projekto. Einstein subtenis la Aliancanojn, sed li ĝenerale denuncis la ideon uzi nuklean fision kiel armilo. Li subskribis la Russell–Einstein Manifeston kun la brita filozofo Bertrand Russell, kiu fokusigis la danĝeron de nukleaj armiloj. Li estis aligita al la Institute for Advanced Study en Princeton, Nov-Ĵerzejo, ĝis sia morto en 1955.

Li publikigis pli ol 300 sciencajn artikolojn kaj pli ol 150 ne-sciencajn verkojn.[7][11] Liaj intelektaj atingoj kaj originaleco faris la vorton "Einstein" sinonima kun "genio".[12] Eugene Wigner komparis lin al siaj samtempuloj, verkante ke "la kompreno de Einstein estis pli profunda eĉ ol tiu de Jancsi von Neumann. Lia menso estis kaj pli penetranta kaj pli originala".[13]

  1. (1a de novembro 1955) “Albert Einstein. 1879–1955”, Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 1, p. 37–67. doi:10.1098/rsbm.1955.0005. 
  2. (2010) Modern Atomic and Nuclear Physics. World Scientific. ISBN 978-981-4277-16-7.
  3. (2014) “Einstein's Philosophy of Science”. Alirita 4a de februaro 2015.. 
  4. (December 2005) “Albert Einstein as a Philosopher of Science”, Physics Today 58 (12), p. 34–40. doi:10.1063/1.2169442. Alirita 8a de marto 2015.. 
  5. Bodanis, David. (2000) E = mc2: A Biography of the World's Most Famous Equation. Nov-Jorko: Walker.
  6. "The Nobel Prize in Physics 1921". Nobel Prize. Alirita la 13an de oktobro 2019.
  7. 7,0 7,1 Scientific Background on the Nobel Prize in Physics 2011. The accelerating universe. Nobel Media AB. Arkivita el la originalo je 16a de majo 2012. Alirita 4a de januaro 2015.
  8. Overbye, Dennis, "A Century Ago, Einstein's Theory of Relativity Changed Everything", The New York Times, 24a de novembro 2015. Kontrolita 24a de novembro 2015.
  9. Levenson, Thomas (9a de junio 2017). “The Scientist and the Fascist”, The Atlantic. 
  10. (2001) The Oxford Companion to United States History. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-508209-8.
  11. (1951) Paul Arthur Schilpp: Albert Einstein: Philosopher-Scientist II. Nov-Jorko: Harper and Brothers Publishers (Harper Torchbook edition), p. 730–746.. Lia ne-sciencaj verkoj estis la jenaj: About Zionism: Speeches and Lectures by Professor Albert Einstein (1930), "Why War?" (1933, kunverkita de Sigmund Freud), The World As I See It (1934), Out of My Later Years (1950), kaj libron pri scienco por ĝeneralaj legantoj, nome The Evolution of Physics (1938, kunverkita de Leopold Infeld).
  12. Result of WordNet Search for Einstein. The Trustees of Princeton University. Alirita 4a de januaro 2015.
  13. The Recollections of Eugene P. Wigner, de Eugene Paul Wigner, Andrew Szanton, (Springer, 2013), p. 170

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne