Amfetaminoj

Struktura formulo de Amfetamino:
maldekstre L-amfetamino, dekstre D-amfetamino
(la molekuloj ne estas ebenaj)
Ĝenerala formulo pri Amfetaminoj

La amfetaminoj estas grupo de grandparte laboratorie produktataj substancoj el la substancoklaso de feniletilaminoj, kiuj ricevis sian nomon laŭ la baza substanco amfetamino (mallongigo de la substanconomo alfa-metilfenetilamin'). Amfetamino efikas forte psike stimulige kaj vekige, krome bremsas la apetiton, kaj estas kutima neleĝa drogo. Variaĵoj de amfetamino, kiuj ekefikas malpli rapide kaj tial ne havas la drogan, psike stimuligan efikon, kiel kuraciloj uzatas en la terapio de atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) aŭ kontraŭe de narkolpesio, malsano de ne-mem-kontrolebla dumtaga dormado.

Krom la baza substanco, al la substancogrupo de amfetaminoj tamen apartenas multaj pliaj psikoaktivaj drogoj, ekzemple N-metilamfetamino kaj Efedrino plus Pseŭdoefedrino, kiuj nature troveblas en la planto efedro (latine Ephedra). Ĉiuj tiuj substancoj stimulas kaj aktivigas la simpatikan parton de la aŭtonoma nerva sistemo.

Pliaj amfetaminoj estas:

  • Norefedrino kaj Norpseŭdoefedrino
  • 4-Hidroksiefedrino (Oksilofrino)
  • N-Metilefedrino
  • N-Etilamfetamino
  • Dimetoksimetilamfetamino (DMO)
  • 4-Metoksiamfetamino (PMA)
  • 4-Metoksi-N-metilamfetamino (PMMA, Metil-MA)
  • Tiflorekso (C12H16F3NS)
  • Trimetoksiamfetamino (TMA)




From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne