Amfitriono

Amfitriono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Originala nomo Αμφιτρύωνας
Sekso vira
Loĝloko Tebo
Patro Alceo
Gefratoj Perimede
Edzo/Edzino Alkmeno
Infanoj Ifikleso • Laonome
vdr

Amfitriono estis reĝo de Tirinto kaj generalo de la Tebanoj, edzo de Alkmeno (Alkmena, Alkmenino), anstataŭpatro de Herkulo. Zeŭso promesis senmortecon al lia edzino, se ŝi volus forlasi lin por la Dio, sed ŝi rifuzis, preferante resti mortonta kun sia edzo. La rakonto pri Amfitriono inspiris diversajn literarajn verkojn de antikveco; la 38-a verko estis la teatraĵo de Jean Giraudoux Amphitrion 38.

Amfitriono estas tragikomedio de Plaŭto, reverkita de Molière. En la komedio aperas ankaŭ servisto de Amfitriono, Sozio, kies aspekton alprenas Merkuro por kaŭzi konfuzojn, tial la vorto sozio fariĝis sinonimo de similulo.

Amfitriono. Komedio de Molière, el la franca trad. E. Legrand, 1922, 126 p. Laŭ la antaŭparolo la traduko estis verkata kiel ekzercado apenaŭ du monatojn post la tago, kiam la tradukinto eklernis Esperanton. Tamen la traduko estas "tute korekta, tre facile komprenebla." (,E' 1923 p: 27.)

Amfitriono ĝenerale estas nomo por homo, kiu invitas al festenobankedo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne