Anonctabulo

Anonctabulo
Anonckolumno en Tel-Avivo, 1934
La mitologia anonctabulo en la kibuca manĝoĉambro, en la ekspozicio "Kibuca Tempo - Manĝoĉambro kiel Parabolo".

Anonctabuloafiŝtabulo, reklamtabulo estas meblo en publika konstruaĵo aŭ sur strato, sur kiu presitaj mesaĝoj povas esti publikigitaj al publiko. Ekzemple, reklamado pri aĉeto aŭ vendo, anonci eventojn aŭ doni informojn.

Afiŝtabuloj ofte estas faritaj el materialoj kiel korkoligno por permesi facilan enmeton kaj forigon de anoncoj de ili per desegnonajlo.

Oftaj publikaj lokoj por afiŝtabuloj estas universitatoj, stacidomoj, kioskoj, traireblaj koridoroj, komunejoj, kaj ĝenerale ĉie kie estas hompleno por atingi des pli granda ekspozicio de la anonco. Ankaŭ ekstere estas paneloj situantaj sur la strato kaj en improvizitaj lokoj kiel arboj, muroj, elektrostangoj kaj stratlanternoj.

En kibucoj, dum la manĝoĉambro funkciis kiel la centro de komunuma kunlabora vivo, la manĝeja anonctabulo estis la komunikilo por komunumaj anoncoj pri sociaj agadoj, lokado por deĵoroj, laŭsezona varbado, kaj simile.

Prunte, estas anonctabuloj en retejoj, kie oni povas lasi aŭ forigi mesaĝojn por aliaj homoj. Je la fino de la 20-a jarcento, tradiciaj afiŝtabuloj estis anstataŭigitaj per retforumoj, kiuj estas potenciale tutmondaj pro sia atingebleco de iu ajn situanta ie ajn kun aliro al la reto.

En la 21-a jarcento, anonctabuloj kaj forumoj estis anstataŭigitaj per sociaj retoj kiel Facebook, Pinterest, Instagram kaj WhatsApp. Same kiel ciferecaj tabuloj, kiuj ankoraŭ estas en publikaj lokoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne