Apokopo

Apokopo estas la fenomeno de la ellaso de la lasta silabo de vorto, kiel speco de plibonigita formo de elizio. La apokopo kiel vortfiguro estas ofte uzata en poezio por akiri bonan ritmon, rimonmetrikon. Ĝi ankaŭ oftas en parolata lingvo, kiu ofte rezultigas novajn pli mallongajn vortojn. Tiel ekzemple "aŭto" venas de "aŭtomobilo" per la ellaso de 'mobilo', "diskoo" devenis el "diskoteko" per la ellaso de 'teko' ktp. Lingvoj, en kiuj ofte okazas apokopo, estas la franca ('sympa' anstataŭ 'sympathique', 'vélo' anstataŭ 'vélocipède', ktp.) kaj la hispana.

La preterlasita parto estas indikita en iuj lingvoj (eble ankaŭ en esperanta poezio) per apostrofo (').


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne