Azio-Pacifiko

Azio-Pacifiko: malhelverda por pli strikta priskribo, helverda por pli vasta priskribo.

Azio-Pacifiko estas la mondoparto en aŭ proksime al la okcidenta Pacifika Oceano. Pli preciza priskribo varias laŭ kunteksto, sed ĝenerale inkluzivas Orientan Azion, Sudan Azion, Sud-Orientan Azion kaj Oceanion. Sud-Okcidenta Azio, aliflanke, preskaŭ neniam estas inkluzivita.

La priskribo Azio-Pacifiko foje estas etendita al partoj de Rusio (sur la norda marbordo de la Pacifika Oceano), kaj landoj en la Amerikoj, ĉe la marbordo de la orienta Pacifiko. Ekzemple, la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro inkluzivas Kanadon, Ĉilion, Rusion, Meksikon, Peruon kaj Usonon .

Laŭ tre vasta interpreto, la esprimo kovras ĉiujn landojn de Azio kaj Aŭstralazio, inkluzive de la aŭstralia kontinento kaj la pli malgrandaj landinsuloj en la Pacifiko. Ĉi tio precipe okazas kiam la mondo dividiĝas en grandaj komercaj regionoj: oni parolas pri "Ameriko ", EMEA (Eŭropo, Mezoriento kaj Afriko) kaj Azio-Pacifiko.

La termino estiĝis fine de la 1980-aj jaroj, kiam plej multaj landoj en la regiono estis konsiderataj "kreskaj merkatoj".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne