Bondata

Aferoj, kiuj ne estas antikvaj, sed estas aŭtentikaj kaj malnovaj, estas bondataj aferoj.[1]

Ĉi tiuj aferoj estas el la pasinteco kaj memorigas personojn pri pasintaj tempoj. Ĉi tiuj aferoj estas aŭtentikaj aferoj el iu periodo de tempo kaj reprezentas la kulturon de difinita tempo. Ekzemple, en la foto estas bondataj ludilaj aŭtoj de la 1980-aj jaroj. Ofte, bondataj aferoj troviĝas en muzeoj aŭ aliaj lokoj, kie organizo laboras por protekti la historion da kulturoj. Tiuj organizoj ankaŭ edukadas la personojn pri la deveno de la stilo aŭ aferoj tiuj, kiuj estis gravaj al la personoj de difinita tempo.

Bondataj aferoj, tamen, ne estas tro malnovaj, kaj eble oni povas trovi aferojn, kiuj estas aŭ fakte de la periodo aŭ estas kreitaj en la stilo de la periodo. Ekzemple, oni povas nuntempe aŭdi muzikon, kiu estas kreita en la stilo de la 1970-aj jaroj. Oni ankaŭ povas aĉeti vestaĵojn, kiuj estas faritaj en la stilo de la 1970-aj jaroj.

  1. "Difino de 'vintage'". Collins Free Online Dictionary. [1] Alirita la 18an de Aŭgusto, 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne