Cifereca

Cifereca horloĝo.

Cifereca aŭ "diĝita" sistemo estas sistemo, kiu funkcias pere de malkontinuaj grandoj, kiujn oni povas prezenti per finia nombro da bazaj signoj, kio matematike ekvivalentas al prezentado per ciferoj. La nocio komplementa al cifereca estas analoga.

Cifereca datumprezento kaj cifereca funkciado estas multege uzataj en komputiloj, optika disko kaj ĝenerale en moderna tekniko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne