Elsa Einstein

Elsa Einstein
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1876 (1876-01-18)
en Hechingen
Morto 20-an de decembro 1936 (1936-12-20) (60-jaraĝa)
en Princeton
Mortokialo rena malfunkcio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Rudolf Einstein
Patrino Fanny Koch
Edz(in)o Albert Einstein
Parencoj Albert Einstein
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Elsa EINSTEIN (18a de januaro 1876 – 20a de decembro 1936) estis la dua edzino kaj kuzino de Albert Einstein. Iliaj patrinoj estis fratinoj, farante ilin patrinflankaj gekuzoj, kaj krome, ilia patroj estis kuzoj, kio faris ilin patroflankaj duarangaj gekuzoj. Elsa havis la familinomon Einstein denaske, perdis ĝin kiam ŝi prenis la familinomon de sia unua edzo Max Löwenthal, kaj reakiris ĝin en 1919 kiam ŝi edziniĝis al sia kuzo Albert.

Einstein, looking relaxed and holding a pipe, stands next to a smiling, well-dressed Elsa who is wearing a fancy hat and fur wrap. She is looking at him.
Einstein kun sia dua edzino Elsa en 1921.

Ŝi komencis rilaton kun sia kuzo Albert Einstein en aprilo 1912,[1] kiam Albert estis ankoraŭ edzo de sia unua edzino, nome la fizikisto Mileva Marić. Einstein separiĝis el Mileva en 1914 kaj ilia divorco estis definitiva la 14an de februaro 1919. Elsa edziniĝis tri kaj duono de monatoj poste, la 2an de junio, 1919.[2]

Elsa pasigis plej el sia geedzeco kun Albert agante kiel lia sekretariino, protektante lin el nedezirataj vizitantoj kaj ĉarlatanoj.[3] Ŝi estis ankaŭ la ĉefa aganto por la konstruado de ilia somerdomo en 1929.[4]

  1. Highfield 1993, p. 147
  2. [Letters reveal relative truth of Einstein's family life https://www.theguardian.com/science/2006/jul/11/internationalnews] The Guardian Alirita la 12an de oktobro 2019.
  3. Highfield 1993, p. 190,196
  4. Short life history: Elsa Einstein. Arkivigite je 2017-08-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 12an de oktobro 2019.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne