Enugu estas metropola urbo en la sudo de Niĝerio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma ŝtato Enugu[2]. Laŭ oficiala proksimumado de marto 2022 en la urbego (dividita al tri administraj areoj: orienta, norda kaj suda) vivis 1 029 400 loĝantoj sur areo de 557 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 1 848 loĝantoj/km².[1] Laŭ la censo de marto 2006 tiam estis sume 717 291.[1]
En la proksimeco oni trovis feroercojn kaj karbojn.
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 laŭ la nacia oficejo de statistikoj, citita en la retejo citypopulation.de (angle, same ankaŭ germane)
- ↑ informoj el la retejo onlinenigeria.com, arkivigitaj en majo 2012