Facebook

Facebook
interkona retejo • retejosocia komunikilo • user-generated content platform • online community • poŝtelefona aplikaĵo vd
Dum 4-a de februaro 2004 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Mark Zuckerberg • Eduardo Saverin • Dustin Moskovitz • Chris Hughes vd
Posedata de Meta Platforms vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Facebook
Facebook
Facebook
interkona retejo • retejosocia komunikilo • user-generated content platform • online community • poŝtelefona aplikaĵo
Lando  Usono
Retadreso facebook.com
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Plurlingva
Posedanto Meta Platforms
vdr

Facebook (angla prononco [FEJSbuk], Pri tiu ĉi sono aŭskultu), en Esperanto ankaŭ Vizaĝlibro[1][2][3][4] aŭ sone adaptita Fejsbuko[5][6][4], estas interkona retejo lanĉita la 4-an de februaro 2004.

La retejo ebligas al iu ajn pli aĝa ol 13 jaroj senpage krei personan paĝon kun tekstoj kaj bildoj. Uzantoj povas interkonektiĝi fariĝante "amikoj", konigi bildojn kaj aliajn dosierojn, lasi mesaĝojn sur la paĝoj de aliaj uzantoj kaj aldoniĝi al grupoj de uzantoj, organizitaj laŭ komuna intereso (deveno de la sama loko, la sama lernejo, universitato aŭ laborloko ktp).

Facebook fariĝis la plej populara socia (interkona) retejo en la angla-lingva mondo kaj kelkaj aliaj mondregionoj. Ĝi ekhavis pli ol miliardo da uzantoj en la jaro 2013[7]. En aliaj regionoj de la mondo oni ankoraŭ preferas aliajn retejojn (ekzemple aktuale dum la 2020-aj jaroj en Rusio temas pri VKontakte kaj en Ĉinio kaj WeChat, Douyin (ankaŭ konata kiel TikTok), QQ, Baidu Tieba).

Ĉi tiu retejo ankaŭ altiris kritikojn pro siaj reguloj pri privateco kaj pro la fakto ke estas tre malfacile por uzantoj forviŝi sian konton. Facebook estis malpermesita en kelkaj landoj, inkluzive de Sirio, Irano, Birmo kaj Butano.

  1. La 67-a IJKEsperanto-movado en Ukrainio
  2. Konkurso en Vizaĝlibro Norvega Esperantista Ligo
  3. Kareista Esperanto-Asocio
  4. 4,0 4,1 Esperanto 2013 Justa komunikado Dana Esperanto-Asocio
  5. 'Fejsbuko' bonfaras al la cerbo
  6. Kroniko de la silezia Esperanto-movado
  7. Mejloŝtonoj en la historio de Facebook (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne