Fruktvino

fermentadinstalaĵo el plasto sur fermentujo el plasto
fragovino dum la fermentado de la maceraĵo

Fruktvino estas alkohola trinkaĵo, kiu estas farata per fermentado de fruktoj, escepte de vinberoj.

Ĝenerale oni povas diri, ke oni povas fari kvazaŭ-vinon el ĉiu frukto, kiu taŭgas por la homa konsumado, nome fruktvinon. La alkoholenhavo povas esti ĝis 18 %, pro kio oni devas aldoni sukeron al la fermentado. Fruktvinoj el „puraj“, do sen aldono de sukero atingas alkoholenhavon apenaŭ pli ol 10 % vol.

„Vinecaj trinkaĵoj“ estas klasika pom- kaj pir-vinoj kaj per alkohola fermentado faritaj trinkaĵoj el rabarbo, sambukoflorojmielo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne