Geobiologio

Geobiologio estas interdisciplina esplordirekto, kiu kombinas la metodaron de la tersciencoj en larĝa senco kaj de la biologio, por esplori reciprokajn efikojn inter biosfero unuflanke kaj litosfero, atmosfero kaj hidrosfero aliflanke. Celo estas tuteca bildo de la sistemo tero kaj ties evoluo en spaco kaj tempo. La holisma esploreliro de la geobiologio kuŝas en la provo, solvi kompleksajn problemojn kiuj superas enhavojn, metodojn kaj celojn de unuopaj biosciencaj kaj geosciencaj subdisciplinoj.

Dum la tersciencoj kontribuas al la komunuma esplortereno sciojn pri la terhistorio, pri fosiliaj vivomondoj, pri endogena kaj eksogena dinamiko, pri platotektoniko, pri la ekestokondiĉoj kaj fizikaj kaj kemiaj ecoj de mineraloj kaj petroj, la biologio esploras la biosferon kaj ĝiajn subterenojn kiel ekosistemon, populaciojn, individuojn, genojn kaj tiel plu. Ĝi donas enrigardon en la dinamikon kaj funkcimanieron de recentaj vivantaj sistemoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne