Gobir

Gobir
11-a jarcento – oktobro 1808
historia lando • traditional state in Nigeria • urboŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Alkalawa
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Gobir (Laŭloka nomo: Gobirawa) estis urbo-ŝtato, kiu lokiĝis en teritorio de la nuntempa Niĝerio. Fondita de la Haŭsoj en la 11-a jarcento, Gobir estis unu el la sep originaj reĝlandoj de Haŭsalando, kaj daŭris sub Haŭsa regado dum preskaŭ sepcent jaroj. Ĝia ĉefurbo estis la urbo Alkalawa. Dum la komenco de la 19-a jarcento, partoj de la reganta dinastio fuĝis norden al kio estas nuntempe Niĝero, de kiu rivala dinastio elvolviĝis, kiu regis sub la nomo Sarkin Gobir (Sultano de Gobir) ĉe Tibiri. En 1975, reunuiĝinta tradicia sultaneco ekloĝis en Sabon Birni, Niĝerio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne