Heptatlono

Heptatlono
sporta fako
kombinita atletika evento • sepopo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Heptatlono estas konkurso de 7 atletikaj sportoj. La nomo devenas de la grekaj vorteroj ἑπτά

[heptá] (sep) kaj kaj ἄθλος [athlos] (konkurso) respektive ἄθλον [athlon] (heroa ago). Konkursanton de heptatlono eblas neologisme nomi heptatleto, kvankam tiu vorto ne oftas en Esperanto kaj prefere por simpla kompreno evitindas.

En moderna atletiko, ekzistas du formoj de heptatlono - variaĵoj por virinoj kaj por viroj, kiuj konsistas el malsamaj sportoj. La vira heptatlono pli aĝas kaj okazas en subtegmentaj gimnastikejoj, dum la virina heptatlono okazas subĉiele kaj enkondukiĝis en la 1980-aj jaroj, olimpike unuafoje en la Somera Olimpiko 1984.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne