Hind-Pacifiko

Areo de la Hind-Pacifika biogeografia regiono.

Hind-PacifikoHindo-Pacifiko, foje konata ankaŭ kiel Hind-Okcidenta Pacifiko, estas biogeografia regiono de la maroj, enhavanta la tropikajn akvojn de la Hinda Oceano, la okcidentan kaj centran Pacifikan Oceanon, kaj la marojn konektantajn ambaŭ en la ĝenerala areo de Indonezio. Ĝi ne inkludas la moderklimatajn kaj polusajn regionojn de la Hinda kaj Pacifika oceanoj, dum la Tropika Orienta Pacifiko, laŭlonge de la marbordo de Pacifiko de Ameriko, estas ankaŭ distinga mara ekoregiono.

La termino estas ĉefe utila en marbiologio, iktiologio, kaj similaj fakoj, ĉar multaj maraj habitatoj estas sinsekve konektataj el Madagaskaro al Japanio kaj Oceanio, kaj nombraj specioj loĝas ĉe tiu teritorio, sed ne troviĝas en la Atlantika Oceano.

Tiu regiono havas escepte altan riĉon de specioj, inklude 3000 speciojn de fiŝoj, kompare kun ĉirkaŭ 1200 en la venonta riĉa regiono, nome Okcidenta Atlantiko, kaj ĉirkaŭ 500 speciojn de koraloj, kompare kun ĉirkaŭ 50 specioj en Okcidenta Atlantiko.[1]

  1. Helfman G., Collette B., & Facey D.: The Diversity of Fishes, Blackwell Publishing, pp 274-276, 1997, ISBN 0-86542-256-7

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne