Holismo

Holismo (de la greka vorto ὅλος holos „tuta“), laŭ la latina termino holismus transprenita al multaj naciaj lingvoj, estas esperantlingva neologismo ne menciata en la unua eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, sed tamen ja en multaj retaj paĝoj kaj sennombraj paperaj publikaĵoj, pri filozofia vidpunkto, laŭ kiu la elementoj de sistemo - de "tuto" – per la strukturoj de iliaj interrilatoj estas komplete difineblaj. Konkrete ekzemple temus pri la kompreno, de la identeco de personoj komplete difineblas el la interrilatoj, kiujn ili havas al aliaj homoj, el la sociaj pozicio kaj statuso, kaj el la ŝtata kaj socia formo en kiu ili vivas. La holismo estas la kontraŭa pozicio al la reduktismo. La termino en sia nuna konkreta difino fontas de la ŝiencisto Jan Christiaan Smuts, kiu konatigis tiun komprenon en sia dum la jaro 1926 publikigita "Holismo kaj Evoluo" (angle Holism and Evolution). Holismaj konceptoj tamen ankaŭ ekzistis pli frue, ekzemple en la verkaroj de la filozofoj Gottfried Wilhelm Leibniz, Georg Wilhelm Friedrich Hegel kaj Aristotelo („la tuto estas pli ol la sumo de siaj partoj“). Ĉefa argumento de la subtenantoj de la holismo kontraŭ la reduktismo estas la problema percepto de ili, ke komplika sistemo ne plene klarigeblas per klarigo nur de la unuopaj partoj.

Holismaj konceptoj tre gravas ekzemple en la alternativa medicino, en ĉiuspecaj ekologiaj konceptoj, en multaj teorioj kaj konceptoj de sociologio, psikologio kaj psikologio – kaj certagrade ankaŭ en politologio kaj ekonomio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne