Kamerlingo

Kamerlingo estas titolo tre utiligita en ordosistemo de la Katolika Eklezio por indiki iujn eminentajn figurojn de la klerikaro.

La blazono de la kardinalo Kamerlingo.

Kutime kiam oni parolas pri "kamerlingo" oni aludas al kardinalo kamerlingo de la Sankta Roma Eklezio, kies precipa tasko estas preezidi dum la periodo de la Vaka Seĝo la finon de de papado kaj la konkludo de Konklavo en kiu oni elektas la posteulon.

La termono kamerlingo devenas el la mezepoka latina camarlingus, kiu siavice elradikiĝas el la flanka kamerling, kiu signifas "ŝarĝita ĉe la ĉambro de la suvereno". La figuro de kamerlingo naskiĝis en 12-a jarcento, li estis dirita camerarius, kaj estis responsulo pri la financoj de la Kurio kaj pri materiaj bonaĵoj de la Apostola Seĝo, nome pri camera thesauraria (la ĉambro de la trezoro]]. La kamerlingo estis ĉiam alta prelato kaj, ekde 15-a jarcento, tiun ŝarĝon elfaras kardinalo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne