Kaptokablo

F/A-18E „kaptas“ per kaptohokoj la kaptokablon
F/A-18E en kaptokablo post alferdekiĝo

Kaptokablo estas kablaj kaptiloj, por haltigi aviadilojn sur kurta distanco. Oni uzas tiun sistemon ĉe aviadilaj ŝipoj kun sistemoj CATOBAR (Catapult Assisted Take Off But Arrested Recovery= katapulta deiĝo, kapta aliĝo) kaj STOBAR (Short Take Off But Arrested Recovery=etvoja deiĝo, kapta aliĝo) same sur militistaj aviaj dromoj kiel akuta landiga sistemo.[1]

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne