Lodi-dinastio

Lodi-dinastio
Dinastio
dinastio
Apero 1451 vd
Fino 1526 vd
Religio sunaismo vd
Regadoj
Delhia Sultanlando
Dum 1451 ĝis 1526
Antaŭulo Sajida dinastio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Lodi-dinastio (en farsi لودی) estis afgana dinastio[1] kiu regis partojn de norda Hindio kaj de Panĝabo kaj Ĥajber-Paŝtulando nome provincoj de nuntempa Pakistano, de 1451 ĝis 1526. Ĝi estis fondita de Bahlul Ĥan Lodi kiam li anstataŭis la Sajidan dinastion.

La regno de la Lodi-dinastio finis sub Ibrahim Lodi, kiu devis fronti multajn atakojn fare de Rana Sanga de Mevar. Rana Sanga venkis super la Lodi kelkajn fojojn, kio malfortigis lian regnon.[2] La regno de Lodi fine tutfinis kiam ili estis venkitaj de Babur, la turka-mongola invadanto el Fergano, en nuntempa Uzbekio, kiu poste setligis la Mogolan dinastion en norda Hindio.

  1. Stephen Peter Rosen, Societies and Military Power: India and Its Armies, (Cornell University Press, 1996), 149.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-28. Alirita 2014-10-22.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne