Lyse-fjordo

Akvejo Norda Maro
Geografia situo 59° 0′ 36″ N, 6° 21′ 32″ O (mapo)59.016.359Koordinatoj: 59° 0′ 36″ N, 6° 21′ 32″ O (mapo)
(Norvegio)
(Norvegio)
DEC

Map

vdr

Lyse-fjordo estas fjordo situanta en Forsand en Ryfylke en sudokcidenta Norvegio. La fjordo estis ĉizita per la laboro de glaĉeroj en la glaciepokoj kaj estis inundita per la maro kiam la pli postaj glaĉeroj retiriĝis. De fino ĝis fino, ĝi longas 42 km kun ŝtonaj muroj falantaj preskaŭ vertikale pli ol 1000 m en la akvon. Pro la malfavora tereno, la fjordo estas nur maldense loĝata kaj nur havas du vilaĝojn sur sia longo - Forsand kaj Lysebotn, situantaj ĉe kontraŭaj finoj de la fjordo. La malmultaj homoj kiuj vivas aŭ vivis laŭ la fjordo povas nur forlasi iliajn hejmojn per boato, ĉar la deklivoj estas tro krutaj por vojoj. Lysebotn estas do interligita kun monta vojo atingante alton de 900 m kaj haavante 27 akrajn kurbiĝojn.

Lysebotn, ĉe la ege orienta fino, estas plejparte loĝata fare de laboristoj ĉe la proksimaj hidroelektraj centraloj ĉe Lyse kaj Tjodan, ambaŭ konstruitaj ene de la montoj. Ĉe la Lyse-centralo, la akvo falas 620 m al la turbinoj, produktante ĝis 210.000 kW da elektro; ĉe Tjodan, la akvo falas 896 m por doni produktadon de 110.000 kW. La du elektrocentraloj disponigas elektron por pli ol 100.000 homoj.

Lyse-fjordo estas ekstreme populara vidindaĵo kaj tagekskurso de proksima Stavanger, de kie krozoŝipoj vojaĝas la plenan distancon de la fjordo. Same kiel la speciala pejzaĝo de la fjordo mem, du lokoj estas popularaj flankaj ekskursetaj celoj. La roko de Preikestolen, situanta super vertikala falalteco de 600 metroj, povas esti vidata de la fjordo, sed estas pli impona de supre. Ĉe la fino de la fjordo situas la Kjerag, monto, populara migra celloko.

La fjordo estas nur 13 m profunda ĉe la mara renkotiĝo proksime de Stavanger, profundas al 400 m sub la Preikestolen.

BASE-saltado estas laŭleĝe permesita tie.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne