Malkovrinto estas persono, kiu observis iun fenomenon kaj pludonis la scion pri ĝi al iu publiko. Povas okazi, ke pluraj malkovrintoj malkovras la saman aferon, ekzemple:
Antaŭ proksimume 30 000 jaroj la praindianoj malkovris vojon al Ameriko. Ĉiuj poste enmigrontaj grupoj devis denove malkovri vojon.
Antaŭ proksimume 1 000 jaroj vikingoj kun la esploristo Leifr Eiríksson malkovris Amerikon, sed nur malgranda grupo eksciis pri tio.