Malplimulto

Malplimulto estas homgrupo sur terpeco (ŝtato, regiono), kiu distingiĝas de la plimulto per diversaj ecoj de la tiea loĝantaro. Tiaj ecoj povas esti lingvo, raso, religio, seksa prefero k.a. Ofte la rajtoj de malplimultoj estas limigitaj, okazas subpremado, parte eĉ ŝtate farita, kaj izolado pro nescio kaj antaŭjuĝoj.

UN establis rajtojn de malplimultoj, kiujn la ŝtatoj-membroj tamen tre malsamgrade atentas.

En Tokio je 1988 estis fondita la organizaĵo IMADR (International Movement Against All Forms of Discrimination and Racism = Internacia movado kontraŭ ĉiuforma diskriminado kaj rasismo), kiu penas atentigi pri problemoj kaj diskriminado de malplimultoj kaj subtenas la rajtojn de malavantaĝigitaj homgrupoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne