Menado

Menado
helena mitularo
Informoj
Eble sama Bakĥantinoj
Sekso ina
Okupo priestess
vdr

En helena mitologio, la Menadoj (el la greka μαινάδες, «delirantinoj») estis la sekvantinoj de la vina dio Dionizo (Bakĥo en la romia panteono) kaj la plej elstaraj membroj de la Tiaso, tio estas, la akompanantaro de tiu dio.

La sacerdotino de Bakĥo, de John Collier (1885-89). Bildigo de la plej konataj atributoj de la menadoj: tirso, hedera krono kaj pantera haŭto.

Laŭlitere, tiu nomo signifas «la delirantinoj». Oni ofte prezentas ilin en ekstaza frenezo, inspirita de la dio kaj akompanata de delira dancado kaj drinkada toksiĝo[1]. En tiu stato, ili ofte forgesis memregadon, komencis krii plenekscitite, senbride seksumadis kaj rite ĉasis kaj disŝiris bestojn kaj (almenaŭ en la mitaj rakontoj) kelfoje homojn kaj infanojn, forkonsumante ilian krudan karnon. En tiuj ritoj, la menadoj vestiĝis en haŭtoj cervidaj aŭ panteraj, la plej ŝatata besto de la dio ĉar panteroj estis la plej eksciteblaj estaĵoj. Ili ankaŭ kunportis tirsojn, longan bastonon envolvitan per hedera aŭ vina foliaro kaj kronita per pliaj folioj aŭ per konuso. La menadoj ankaŭ teksis hedero-girlandojn ĉirkaŭ siaj kapoj kaj ofte ankaŭ serpentojn[2], pro imitado de la sceno kiam Zeŭso kronigis ĵusnaskitan (el lia femuro) Dionizon per serpentaro. Estis malkonsilite haltigi ilian dancadon kaj muzik-ludadon, ĉar verŝajne eĉ la muzoj ŝatis kaj respektis la flut-ludadon de tiuj virinoj, dio-inspiritaj.

La lingv-sciencisto Walter Friedrich Otto konsideris ke Eŭripido, en sia verko Bakĥantinoj, montris la plej taŭgan bildon de la mirindaj cirkonstancoj danke al kiuj, kiel Platono priskribis en sia Jono, "la dio-ebriaj festantinoj ĉerpis lakton kaj mielon el la riveretoj kaj fluigis akvon el ŝtono kaj vinon el grundo per tirso-frapo. Se ili deziris lakton, ili simple fingro-gratadis la grundon kaj eltiris laktecan fluidon, dum mielo gutadas de la heder-farita tirso. Ili zonigis sin per serpentoj, kaj mam-nutris cervidojn kaj lupidojn kvazaŭ ili estus beboj. Fajro ne bruligis ilin, neniu fer-armilo kapablis vundi ilin, kaj la serpentoj sendanĝere lekadis la ŝviton de iliaj ekscititaj vangoj. Ferocaj virbovoj falis surgrunde viktime de iliaj sennombraj virinecaj manoj, kaj fortikaj arboj estis disŝiritaj ĝisradike per iliaj kombinitaj klopodoj"[3]. Tiu mirakla agado de la menadoj iĝis pruvo pri la konsisto de ilia ekstazo: ĝi ne temis pri simpla perdroga trompado de ŝiaj sentoj, sed pri vera enirado de la dia spirito en ŝiajn korpojn.

  1. David Wiles. Greek Theatre Performance: An Introduction. Eld. Cambridge University Press, Cambridĝo, 2000 [1].
  2. Ernest L. Abel. Intoxication in Mythology: A Worldwide Dictionary of Gods, Rites, Intoxicants, and Place. Eld. McFarland, Jefferson, 2006.
  3. Walter Friedrich Otto. Dionysus: Myth and Cult, paĝ. 96. Eld. Indiana University Press, Bloomington kaj Indianapolis, 1965.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne