Namsos

Namsos
komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Norvegio
Regiono centra Norvegio
Provinco Trøndelag
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 923  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 64° 30′ N, 11° 31′ O (mapo)64.49388911.511667Koordinatoj: 64° 30′ N, 11° 31′ O (mapo) [+]
Areo 2132,63 km² ( 213 263 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Namsos (Trøndelag)
Namsos (Trøndelag)
DEC
Situo de Namsos
Namsos (Norvegio)
Namsos (Norvegio)
DEC
Situo de Namsos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Namsos [+]
vdr

Namsos [NAMsus] estas urbo kaj komunumo en la provinco Trøndelag kaj al la pli larĝa regiono centra Norvegio. Komence de 2023 en la komunumo vivis 14 923 loĝantoj sur areo de 2 132,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigis loĝdenson de 7 loĝantoj/km².

Kadre de la administra reformo en Norvegio, la antaŭe najbaraj komunumoj Namdalseid kaj Fosnes estis kunfanditaj kun Namsos la 1-an de januaro 2020.

La urbo situas plej ene de Namsen-fjordo, kie la rivero Namsen fluas en la maron. Do, la nomo Namsos signifas elfluo de Namsen (Namsens os). Arboindustrio motivis la fondiĝon de la urbo, pro la amaso da arbaroj en la distrikto, kaj ligno estis elŝipeblaj el Namsos. Hodiaŭ Namsos estas konata pro sia bona rokmedio kun bandoj kiel Prudence, Null$katte$nylterne, kaj D.D.E.; kaj muzikistoj kiel Åge Aleksandersen, Askil HOLM, Stina MOLTU, kaj Bjarne Brøndbo. Aliaj famuloj de la urbo estas politikistoj Guttorm Hansen kaj Bjarne Håkon Hanssen, kaj verkistoj Idar LIND kaj Carl Frode Tiller.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne