Ondogvidilo

Mallonga parto de ortangula ondogvidilo (WG17 kun UBR120 ligo-flanĝoj)
Sekcio de fleksebla ondogvidilo
Ortangula tuba ondogvidilo
Fleksebla ondogvidilo de J-benda radaro

En elektroniko, la ondogvidilo[1][2]ondokonduktilo estas lineara strukturo kiu direktigas elektromagnetajn ondojn inter ĝia finaj punktoj. La originala kaj plej komuna okazo estas metala tubo uzata por ĉi tiu celo.

Izola ondogvidilo estas solida izola vergo anstataŭ tubo. Optika fibro estas izola ondogvidilo dizajnita por al laboro je optikaj frekvencoj. Tradonilaj linioj kiel mikrorubando, samebena ondogvidilo, rubandoliniosamaksa konduktilo povas ankaŭ esti konsiderataj kiel esti ondogvidiloj.

La elektromagnetaj ondoj en tuba ondogvidilo povas esti imagataj kiel vojaĝantaj suben la gvidi en zigzaga vojo, estante multfoje reflektataj inter kontraŭaj muroj de la ondogvidilo. Por la speciala okazo de ortangula ondogvidilo, eblas baza akurata analizo sur ĉi tiu vido. Disvastigo en izola ondogvidilo povas esti vidata en la sama maniero, kun la ondoj limigataj per tuteca ena reflekto je surfaco de la izolo. Iuj strukturoj, kiel ne-elradianta izola ondogvidilo kaj la linio de Goubau, uzas ambaŭ metalajn murojn kaj izolajn surfacojn por limigi la ondon.

La ondogvidila strukturo limigas la energion de elektromagneta ondo al specifa relative mallarĝa kaj kontrolebla vojo. Ĝenerale, ju pli malgranda estas la minimuma frekvenco kiu trapasas, des pli granda la ondogvidilo estas.

Elektromagnetaj ondogvidiloj estas analizataj per solvado de ekvacioj de Maxwell, aŭ ilia malpligrandigita formo, la elektromagneta onda ekvacio, kun randaj kondiĉoj difinitaj per la propraĵoj de la materialoj kaj iliaj randoj. Ĉi tiuj ekvacioj havas multajn solvaĵojn, aŭ reĝimojn, kiuj estas propraj funkcioj de la ekvacia sistemo. Ĉiu reĝimo estas pro tio karakterizata per ajgeno, kiu respektivas al fortranĉa frekvenco pli sube de kiu la reĝimo ne povas ekzisti en la ondogvidilo.

Ondokonduktilaj disvastigaj reĝimoj dependas de la operacianta ondolongo kaj polarizo kaj la formo kaj amplekso de la ondogvidilo. La laŭlonga reĝimo de ondogvidilo estas aparta staranta onda ŝablono formita per ondoj limigitaj en la malplenaĵo. La transversaj reĝimoj estas klasifikitaj en malsamajn specojn:

  • TE reĝimoj (Transversa Elektra) ne havas elektran kampon direkte al disvastigo.
  • TM reĝimoj (Transversa Magneta) ne havas magnetan kampon direkte al disvastigo.
  • TEM reĝimoj (Transversa Elektro-Magneta) havas nek elektran nek magnetan kampon direkte al disvastigo.
  • Hibridaj reĝimoj havas ambaŭ elektran kaj magnetan kampajn komponantojn direkte al disvastigo.

En tubaj ondogvidiloj (kun sola elektra konduktilo), TEM ondoj ne estas eblaj, ĉar ekvacioj de Maxwell donas ke la elektra kampo devas tiam havas nulan diverĝencon kaj nulan kirlon kaj estas egalaj al nulo je randoj, rezultante en nula kampo; ekvivalente, la kondiĉo kun nulaj randaj kondiĉoj garantias nur la bagatelan nulan solvaĵon. Tamen, TEM ondoj povas propagi en samaksa kablo ĉar estas du konduktiloj.

La reĝimo kun la plej malgranda fortranĉa frekvenco estas la domina reĝimo de la ondogvidilo. Tuba ondogvidilo devas esti de duono de ondolongo aŭ pli multe en larĝo por subteni unu aŭ pli multajn transversajn ondajn reĝimojn. Estas kutime elekti la amplekson de la ondogvidilo tian ke nur ĉi tiu unu reĝimo povas ekzisti en la frekvenca bendo de operaciado. En ortangula kaj cirkla tubaj ondogvidiloj, la dominaj reĝimoj estas la TE1, 0 kaj TE1, 1 respektive.

TE1, 0 reĝimo de ortangula tuba metala ondogvidilo
TE1, 1 reĝimo de cirkla tuba metala ondogvidilo
  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ondogvidilo
  2. Kristály, Tibor. Elektrofaka Klariga Terminaro en Esperanto (esperante).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne