Papirusologio

Papirusologio (de greka πάπυρος, pápyros, „papiruso“ kaj λόγος, lógos, „vorto, instruo“) estas speciala scienco, subfako de studoj pri antikvaj kulturo kaj arto resp. de historio pri antikva epoko. Ĝi esploras tekstojn skribitajn sur papirusoj kaj trovitajn precipe en Egipto, sur ostrakoj, sur pergamenoj, sur lignaj kaj plumbaj tabuletoj kaj similaj materialoj el la malnovgreka-romia epoko de ĉ. 300 a.K. ĝis 700 p.K., do el la jarmilo inter la konkero de Nilujo fare de Aleksandro la Granda kaj la abolo de la greka administra lingvo fare de la araboj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne