Paziriko

Kavaliro, Pazirika felta artefaritaĵo, ĉ. 300 a.K..

Paziriko ('Pazyryk') estas loka nomo de valo en Altajo, situanta en la siberia parto de Rusio kaj sude de la moderna urbo Novosibirsko, proksime al la limoj de Ĉinio, Kazaĥstano kaj Mongolio. Ĝi estas parto de la Ukok-ebenaĵo, kie oni trovis multajn praajn skitajn kurganojn el la bronza epoko.

Kelkaj kurganoj estis elfositaj de la arĥaeologo Sergej Ivanoviĉ Rudenko, komence de la 1920-aj jaroj. Ĉar multaj kurganoj estis prirabitaj jam pli frue, li elterigis ĉefe ĉevalojn, teksaĵojn, feltajn kaj lanajn kovrotukojn, inkluzive la plej malnovan teksitan tapiŝon de la mondo kaj aliajn elstarajn objektojn. Oni trovis kelkajn netuŝitajn kurganojn. La kadavroj estis konservitaj per mumiigaj teknikoj kaj ili estis nature frostiĝintaj pro la akvo enfiltriĝinta en la tombejon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne