Pentobarbitalo

Pentobarbitalo
Kemia formulo
C11H18N2O3
Pentobarbitalo
Bastona kemia strukturo de la
Pentobarbitalo
Pentobarbitalo
Tridimensia kemia strukturo de la Pentobarbitalo
Alternativa(j) nomo(j)
CAS-numero-kodo 76-74-4
ChemSpider kodo 4575
PubChem-kodo 4737
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 226,2756 g mol−1
Denseco 1,137 g/cm−3[1]
Fandpunkto 130°C [2]
Bolpunkto 535°C
Ekflama temperaturo 129,5°C [3]
Solvebleco Akvo:0,679 g/L
Mortiga dozo (LD50) 125 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H361
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P203, P264, P270, P280, P301+316, P318, P321, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Pentobarbitalo (antaŭe konata kiel pentobarbitone en Britio kaj Aŭstralio) estas mallongdaŭra barbiturato tipe utiligita kiel sedativo, antaŭanestezilo, kaj por kontroli konvulsiojn en krizoj. Ĝi ankaŭ povas esti uzita por mallongperioda terapio de sendormeco sed estas plejparte anstataŭigita per la benzodiazepina familio de medikamentoj.

En altaj dozoj, pentobarbitalo kaŭzas morton per spira haltigo. Ĝi estas uzata por veterinara eŭtanazio kaj de kelkaj usonaj ŝtatoj kaj la Federacia registaro de Usono por ekzekutoj de kondamnitaj krimuloj per mortiga injekto. En iuj landoj kaj ŝtatoj, ĝi ankaŭ estas uzata por kuracisto-helpa memmortigo.

Pentobarbitalo estis vaste misuzita kaj foje konata kiel "flavaj kovraĵoj" pro la flava kapsulo de la Nembutal-marko. Pentobarbitalo en buŝa formo (pilolo) ne estas komerce havebla.

La barbiturato estis uzita kiam la amerika finjuĝo sekto Heaven's Gate (Pordego de la Infero) faris kolektivan memmortigon la 26-an de marto 1997.

Pentobarbitalo estas sinteze produktita derivaĵo de barbiturata acido kiu ne okazas en naturo kaj povas esti produktita per reakcio de la ureo kun taŭge alkilata duetilmalonato, en tiu kazo duetil 2-etil-2-(1-metil-butil)-malonato:

Sintezo de Pentobarbitalo
  1. Chemical Book
  2. EPA United States Environmental Protection Agency
  3. Chemnet

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne