Periptero

Templo de Hefesto en Ateno.
Periptero kun peristazo.

Konstruaĵo kun periptero estas ĉirkaŭata de linioj da kolonoj sur ĉiu flanko. Tiuj formas eksteran kolonaron diferenca de la peristilo (kiu estas interna).

Laŭ Francisko Azorín periptero estas Konstruaĵo ĉirkaŭita per kolonaro.[1] Li indikas etimologion el la greka peripteros, el peri + pteron (ĉirkaŭ alo) kaj de tie la latina peripteros. Kaj li aldonas la terminon pseŭdoperiptero, por Konstruaĵo ĉirkaŭita per kolonoj duoninkrustitaj en la muroj.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 162.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne