Prediko

Prediko estas literatura ĝenro, parolado per kiu oni komunikas al publiko verojn religiajn aŭ insistado en rekomendado de tio, kion oni kredas vera kaj bona. En Katolika Eklezio ĝis 1970 dirata de predikejo.

Predikisto kutime identigas personon kiu predikas aŭ faras predikojn aŭ homiliojn de religiaj temoj plej ofte al asembleo de personoj. Malplej oftaj estas predikistoj kiuj predikas surstrate, aŭ tiuj kies mesaĝo ne necese estas religia, sed kiuj predikas komponantojn kiaj el morala aŭ socia aŭ sociala vidpunktoj aŭ filozofio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne