La Prusa Reĝa Akademio de Sciencoj kaj Beletroj de Berlino, origine Scienca Societo, estis fondita formale la 18-an de marto, fakte la 11-an de julio 1700 en Berlino. Ĝia unua prezidanto estis Gottfried Wilhelm von Leibniz. Tiu institucio, laŭ la vidpunkto de la tre francfavora 18-a jarcenta Eŭropo, estis rigardita kiel malpli grava frato-akademio de la Franca Akademio de Parizo.