Remao

Remao[1][2][3] (de la greka ῥῆμα, t.e. parolo, eldiro, verbo) aŭ fokuso estas la informa parto de komunikaĵo (de frazo), tio nova, kion la parolanto volas komuniki al la aŭskultanto pri (aŭ kadre de) la temo.

Por determini remaon oni provu rekonstrui demandon, por kiu la koncerna frazo plej konvene povus esti respondo. Ekz-e:

  • Hieraŭ mi vidis Petron. (Kiun mi vidis? — Petron.)
  • Petron mi vidis hieraŭ. (Kiam mi vidis Petron? — Hieraŭ.)
  • Hieraŭ Petron vidis mi. (Kiu vidis Petron hieraŭ? — Mi.)
  • Hieraŭ mi Petron nur vidis. (Kion faris?Vidis [sed ne parolis kun li].)
  1. Pri vortordo en Esperanto. Raporto de la Gramatika Sekcio de la Akademio de Esperanto, Akademio de Esperanto, 2021-07-14
  2. Ilona Koutny: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado, Poznań, 2003.
  3. ReVo  remao en ReVo .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne