![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La taggekoj aŭ felsumoj (Phelsuma) estas genro de malgrandaj lacertuloj el la familio de la gekoj (Geckonidae). Ĝia plej vaste disvastigita specio estas la palma taggeko (Phelsuma dubia). Male al la plimulto de la aliaj gekoj, la felsumoj estas escepte de Phelsuma guentheri tagaktivaj, aliaj tagaktivaj gekoj apartenas al la genroj Lygodactylus, Sphaerodactylus, Quedenfeldtia kaj Gonatodes. Phelsuma estas la sola geko-genro kiu estas apud la genro Uroplatus komplete indikita en la apendico 2 de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio (escepto: Phelsuma guentheri ĝi estas menciita an apendico 1).