Targum

VERSIOJ DE LA BIBLIO
“TARGUM (TARGUMIN)”
lingvo = aramea
epoko = ekde la 1-a jarcento aK. ĝis, eble, la 3-a pK (Foje pli malfrue).
traduko (redakto) = diversaj hebreaj tradukistoj kaj preskaŭ ĉiuj anonimaj
celo = por ke hebreoj kontaktiĝu kun la Biblio kies hebrea lingvo ne plu estis parolata kaj komprenata
gravo = gravega tiom ke ĝi utilis por la rekonstruo de la hebrelingva masora teksto de la Biblio.

Per la vorto targum [legu targùm] (pl. targumim [legu targumìm]), aŭ traduko'’ aŭ aramea lingvo, estas indikata la biblia versio de la hebrea Biblio.

Kiam, liberiĝintaj el la Ekzilo babilona, la judoj revenis al Palestino (539 a.K.), jam la lingvo de la Palestinanoj estis la aramea (ŝemida idiomo skribita de judoj per la samaj karaktroj de la hebrea alfabeto). Fakte tiutempe la hebrea popolo forlasis kaj forgesis iompostiom la jam parolatan hebrean lingvon [1]. La preĝoj, tamen, kaj la liturgia legado de la Biblio devis esti praktikata en la hebrea, konsiderata ‘sankta’. La problemo solviĝis tiakompromise: en la sinagogoj oni legis teskteron en la hebrea sekvata, helpe de la meturgeman (interpretisto), de la traduko al la aramea kun samlingva eventuala komento; kaj tio ankaŭ en la privata uzo, se ne ĉeestus Targumim.

  1. La sama procezo okazis samtempe rilate la hebrean por greka lingvo ĉe la hebreaj disporaj komunumoj

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne