Termoj

Romia publika banejo en Bath, Anglio.
Skizo de la Malnovaj Termoj de Pompejo.

Termoj estas en la latina lingvo Thermae, t.e. laŭlitere varmaj banoj. Tamen efektive temas kutime pri ege ampleksaj konstruaĵoj, kie kuniĝas banejoj, sportejoj, diskutejoj, foje kun bibliotekoj - entute: renkontiĝejoj plej diversaj. Ili estis ege karakterizaj por la Romia mondo. Oni ankaŭ nomas ilin kiel termobanejoj. Oni renkontas ilin ekzemple ĉe Petronio en ties Satirikono.

Laŭ Francisko Azorín termoj estas Bandomo ĉe la antikvaj romanoj, ofte kune kun gimnastikejo, paroladejo, k.c.[1] Li indikas etimologion el la greka thermai, el therme (varmo), kaj de tie la latina thermae[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 200.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne