Transfeminismo

Transfeminismo
feminismopolitika ideologio • transgender activism
vdr

Transfeminismo, aŭ transgenra feminismo, estis difinita de verkisto kaj aktivulo Emi Koyama kiel "movado fare de transgenraj virinoj kaj por transgenraj virinoj, kiuj konsideras sian liberiĝon imanente ligata al la liberiĝo de ĉiuj virinoj kaj pretere [ĝis aliaj marĝenaj grupoj]." Koyama rimarkis, ke ĝi "ankaŭ estas malferma al aliaj kviroj, interseksaj homoj, transgenraj viroj, netransgenraj virinoj, netransgenraj viroj kaj ĉiu, kiu estas kunsenta kun la bezonoj de transgenraj virinoj kaj konsideras sian aliancon kun transgenraj virinoj kiel esenca por sia propra liberiĝo."[1] Transfeminismo ankaŭ estis difinita, pli ĝenerale, kiel "formo de feminismo, informita per transgenra politiko."[2]

Malgraŭ sia relative malfrua apero kiel termino, transfeminismo ekzistis jam ekde la frua dua ondo de feminismo en diversaj formoj, plej elstare reprezentata de pensantoj kia Sandy Stone, konsiderata la fondinto de akademiaj transgenraj studoj, kaj Sylvia Rivera, ribelinto ĉe Stonewall kaj fondinto de Street Transvestite Action Revolutionaries. En 2006, la unua libro pri transfeminismo, Trans/Forming Feminisms: Transfeminist Voices Speak Out redaktita de Krista Scott-Dixon, estis eldonita de Sumach Press.[3][4]

Transgenraj feministoj ne nepre estas transfeministoj; multaj klopodas minimumigi la malsamaĵojn inter si kaj cisgenruloj, ĉu el pluviva strategio aŭ simple propra prefero.

  1. Koyama, Emi. The Transfeminist Manifesto. Alirita 10 June 2014.
  2. (2014) Trans bodies, trans selves : a resource for the transgender community, p. 620. ISBN 9780199325351.
  3. (2006) Trans/forming feminisms : trans/feminist voices speak out. ISBN 9781894549615.
  4. Trans/forming Feminisms. Arkivita el la originalo je 26 Mar 2009.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne