Search wikipedia

10 results found for: “Albert_Einstein”.

Request time (Page generated in 0.3456 seconds.)

Albert Einstein

Albert EINSTEIN [albert ajnŝtajn], en Esperanto ankaŭ Alberto EJNŜTEJNO (naskiĝis la 14-an de marto 1879 en Ulm, Germanio, mortis la 18-an de aprilo 1955...

Last Update: 2023-03-22T12:48:24Z Word Count : 6250

View Rich Text Page View Plain Text Page

Placo Albert Einstein

Placo Albert Einstein estas publika placo en Jerusalemo, Israelo. Ĝi situas ĉe la enirejo de la Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj en la kvartalo...

Last Update: 2023-03-14T09:23:16Z Word Count : 38

View Rich Text Page View Plain Text Page

Einstein

Einstein estas la familia nomo de Albert Einstein, germana fizikisto Leopold Einstein, germana Esperanto-pioniro...

Last Update: 2013-03-07T23:06:44Z Word Count : 15

View Rich Text Page View Plain Text Page

Hans Albert Einstein

Hans Albert EINSTEIN [ajnŝtajn] (naskiĝis la 14-an de majo 1904, mortis la 26-an de julio 1973) estis svis-usona inĝeniero kaj edukisto, la dua infano...

Last Update: 2022-11-02T21:32:14Z Word Count : 258

View Rich Text Page View Plain Text Page

1900-aj jaroj

nigra korpa radio de Planck La teorio de speciala relativeco de Albert Einstein Einstein eksplikas Brownian-an movadon kaj la fotoelektra efekton Kategorio...

Last Update: 2019-11-01T21:09:17Z Word Count : 78

View Rich Text Page View Plain Text Page

Ejnŝtejnio

rubo de la unua atombomba kratero. La elemento estis nomita omaĝe al Albert Einstein. Ejnŝtejnio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj) Kategorio...

Last Update: 2022-04-07T06:50:49Z Word Count : 78

View Rich Text Page View Plain Text Page

2001 Einstein

estis honorita ricevi la nomon de la germana fizikisto Albert Einstein. Kategorio 2001 Einstein en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj) Parametroj...

Last Update: 2023-02-21T15:05:30Z Word Count : 74

View Rich Text Page View Plain Text Page

Ĝenerala teorio de relativeco

kvardimensia spactempo. La bazoj de la teorio estis esence disvolvitaj de Albert Einstein (Alberto Ejnŝtejno), kiu prezentis la kernon de la teorio la 25-an de novembro...

Last Update: 2022-11-11T08:26:34Z Word Count : 1525

View Rich Text Page View Plain Text Page

Elsa Einstein

Elsa EINSTEIN (18a de januaro 1876 – 20a de decembro 1936) estis la dua edzino kaj kuzino de Albert Einstein. Iliaj patrinoj estis fratinoj, farante ilin...

Last Update: 2022-10-14T23:33:59Z Word Count : 240

View Rich Text Page View Plain Text Page

Prusa Akademio de Sciencoj

d'Argens (1704-1771) ~ Chauvin (1640 -1725) ~ Denis Diderot (1713-1784) ~ Albert Einstein (1879-1955) ~ Leonhard Euler (1707-1783) ~ Formey (1711-1797) ~ Johann...

Last Update: 2023-02-01T13:08:17Z Word Count : 176

View Rich Text Page View Plain Text Page

Main result

Albert Einstein

Albert EINSTEIN [albert ajnŝtajn], en Esperanto ankaŭ Alberto EJNŜTEJNO (naskiĝis la 14-an de marto 1879 en Ulm, Germanio, mortis la 18-an de aprilo 1955 en Princeton, Usono) estis germandevena svisa kaj usona fizikisto. Li konceptis la teoriojn de speciala kaj ĝenerala relativecoj, nome Teorio de la relativeco en 1905 kaj 1915 respektive. Tiu estas unu el la du pilieroj de moderna fiziko (kune kun la Kvantuma mekaniko).(p. 274) Lia laboro estas konata ankaŭ pro sia influo sur la filozofio de scienco. Li estas plej bone konata de la ĝenerala publiko pro sia formulo por la mas–energia ekvivalenteco nome E = m c 2 {\displaystyle E=mc^{2}} , kiu estis konsiderita "la plej fama ekvacio de la mondo". Li ricevis en 1921 la Nobel-premion pri fiziko "pro siaj servoj al la teoria fiziko, kaj speciale pro sia malkovro de la leĝo de la fotoelektra efiko", nome mejloŝtona paŝo por la disvolvigo de la Kvantuma teorio. Je la komenco de sia kariero, Einstein pensis, ke la neŭtona mekaniko jam ne estis plu sufiĉa por kongruigi la leĝojn de la klasika mekaniko kun la leĝoj de la elektromagneta kampo. Tio kondukis lin al disvolvigo de sia speciala teorio de relativeco dum sia epoko en la Svisa Patentoficejo de Berno (1902–1909). Li poste konstatis, ke la principo de relativeco povas esti etendita al la gravitaj kampoj, kaj publikigis artikolon pri la ĝenerala relativeco en 1916 enkondukante sian teorion de gravito. Li plue traktis kun problemoj de statistika mekaniko kaj kvantuma teorio, kio kondukis lin al siaj klarigoj pri partikla teorio kaj la movo de molekuloj. Li esploris ankaŭ pri la termikaj propraĵoj de la lumo kio pavimis la vojon por la fundamento de la fotona teorio de la lumo. En 1917, li aplikis la ĝeneralan teorion de relativeco al modelado de la strukturo de la universo.Einstein translokiĝis al Svisio en 1895 kaj rezignis pri sia germana ŝtataneco en 1896. Post esti senŝtata dum pli ol kvin jaroj, li akiris ŝtatanecon de Svisio en 1901, kion li retenis por la cetero de sia vivo. Escepte pro unu jaro en Prago, Einstein loĝis en Svisio inter 1895 kaj 1914. Einstein ricevis sian akademian diplomon el la svisa federacia politeknika altlernejo (poste Eidgenössische Technische Hochschule, ETH) en Zuriko en 1900. Inter 1902 kaj 1909 Einstein tenis laborpostenon en Berno kiel patentekzamenisto en la Federacia Oficejo por Intelekta Propraĵo, nome patentoficejo. La jaro 1905 estis por Einstein annus mirabilis (miraklojaro). Dum tiu jaro, estante 26-jaraĝa, li ricevis la Doktorigon el la Universitato de Zuriko. Li ankaŭ eniris al la atento de la plej larĝa akademia mondo pro la publikigo de kvar elrompaj artikoloj. Einstein instruis teorian fizikon dum unu jaro (1908/09) en la Universitato de Berno, dum du jaroj (1909-11) en la Universitato de Zuriko, kaj post unu jaro en la Universitato Karolo de Prago li revenis al sia "alma mater" ETH Zuriko inter 1912 kaj 1914, antaŭ eliri al Berlino, kie li estis elektita membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. En 1933, kiam Einstein estis vizitante Usonon, Adolf Hitler enpoviĝis. Pro sia juda deveno, Einstein ne revenis al Germanio. Li setliĝis en Usono kaj iĝis usona civitano en 1940. Tuj antaŭ la Dua Mondmilito, li subskribis la leteron Einstein–Szilárd al la Prezidento Franklin D. Roosevelt avertante lin pro la ebla disvolvigo de "tre povegaj bomboj de nova tipo" kaj rekomendante, ke Usono faru ian similan esploron. Tio finfine kondukis al la Manhatana Projekto. Einstein subtenis la Aliancanojn, sed li ĝenerale denuncis la ideon uzi nuklean fision kiel armilo. Li subskribis la Russell–Einstein Manifeston kun la brita filozofo Bertrand Russell, kiu fokusigis la danĝeron de nukleaj armiloj. Li estis aligita al la Institute for Advanced Study en Princeton, Nov-Ĵerzejo, ĝis sia morto en 1955. Li publikigis pli ol 300 sciencajn artikolojn kaj pli ol 150 ne-sciencajn verkojn. Liaj intelektaj atingoj kaj originaleco faris la vorton "Einstein" sinonima kun "genio". Eugene Wigner komparis lin al siaj samtempuloj, verkante ke "la kompreno de Einstein estis pli profunda eĉ ol tiu de Jancsi von Neumann. Lia menso estis kaj pli penetranta kaj pli originala".


From Wikipedia, the free encyclopedia.

Developed by Nelliwinne