Adjektivo

Vortospecoj

Adjektivo estas vorto, kiu iel modifas la sencon de substantivo.

En Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj (interalie la norma angla, la latinidaj lingvoj, kaj la helena), adjektivoj estas distingaj kaj de verboj kaj de adverboj; sed en kelkaj lingvoj, ekzemple la oseta, adjektivoj kaj adverboj estas la sama vortklaso. En la germana lingvo la adjektivoj estas ankaŭ adverboj, sed la lingvo havas ankaŭ aliajn adverbojn. En aliaj lingvoj (ekzemple, la korea, kaj plejparte la indonezia) adjektivoj estas netransitivaj verboj.

En Esperanto adjektivoj povas esti finaĵvortoj (A-vortoj) aŭ vortetoj (A-vortecaj vortetoj). A-vortoj ĉiam finiĝas per "-a". Jen listo de ĉiuj oficialaj A-vortecaj vortetoj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies, ambaŭ, la.

La A-vortoj kaj la tabelvortoj finiĝantaj per ua devas havi la sama(j)n finaĵo(j)n por nombro kaj/aŭ akuzativo kiel la modifata substantivo.

En kelkaj lingvoj (ekzemple la angla), adjektivoj ne devas konkordi kun la modifata substantivo laŭ nombro/kazo. En kelkaj (en multaj slavaj kaj ĉiuj la latinidaj), ili devas ankaŭ konkordi pri genro (aŭ pli ĝenerale klaso de substantivo).

En Esperanto la adjektivo ne fleksias por formi komparativon kaj superlativon (komparaj formoj); oni uzas la memstarajn vortetojn "pli" kaj "plej". Sed en multaj lingvoj la adjektivoj fleksias por indiki komparon. Kelkaj lingvoj (inkluzive la angla kaj la franca) uzas miksan sistemon, kun adverbetoj similaj al "pli/plej" por la plimulto de adjektivoj kaj ena fleksio por kelkaj. Ne ĉiuj lingvoj distingas gramatike du gradojn de komparo (kiel nia "pli/plej" aŭ la angla "more/most"). Pri tio vidu artikolon Grado (gramatika).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne