Aleksandro la Granda

Aleksandro la Granda
Detalo de Aleksandro la Granda kaj Bucefalo en la mozaiko, kiu reprezentas ilin en la Batalo de Iso.
Detalo de Aleksandro la Granda kaj Bucefalo en la mozaiko, kiu reprezentas ilin en la Batalo de Iso.
Persona informo
Ἀλέξανδρος Γ' ὁ Μέγας
Naskiĝo fine de julio -356
en Pella
Morto 10-a de junio -323
en Babilono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tifoida febro Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Aleksandrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio religio en Antikva Grekio • helena mitologio vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Makedonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Argead dynasty vd
Patro Filipo la 2-a de Makedonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Olimpia Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Eŭropo de Makedonio, Filipo la 3-a, Caranus (en) Traduki, Kleopatro de Makedonio, Cynane (en) Traduki kaj Tesaloniko de Makedonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Roksano (328 a. K.–323 a. K.)
Statira la 2-a (324 a. K.–323 a. K.)
Parisato la 2-a (324 a. K.–323 a. K.) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Barsine (en) Traduki
Hefestiono
Bagoas (en) Traduki
Campaspe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Aleksandro la 4-a de Makedonio
 ( Roksano)
Heraklo de Makedonio, bastarda infano
 ( Barsine (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Eŭridico la 1-a de Makedonio (patra avino)
Amyntas III of Macedon (en) Traduki (patra avo)
Neoptolemo la 1-a (patrina avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militestro
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro de Makedonio (greke Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon, signifante "Defendanto de Viroj" aŭ greke Ἀλέξανδρος ὁ Μέγας, Aléksandros ho Mégas; naskiĝis fine de julio 356 antaŭ nia erao en Pella,[1][2] mortis la 10-an de junio 323 antaŭ nia erao[3]) estis reĝo de Antikva Makedonio.[4] Li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio kaj konkeris Persion, Egiption kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.

Naskiĝinta en Pella (Grekio) en 356 antaŭ nia erao, Aleksandro sukcedis sian patron, Filipo la 2-a, en la trono je aĝo de dudek. Li pasigis plej multajn el siaj regaj jaroj en senprecedenca militkampanjo tra Azio kaj nordorienta Afriko, kaj je aĝo de tridek li estis kreinta unu el la plej grandaj imperioj de la antikva mondo, etenda el Grekio al nordokcidenta Hindio.[5][6] Li estis nevenkita en batalo kaj estas amplekse konsiderata unu el la plej sukcesaj militkomandantoj de la historio.[7]

Dum sia junaĝo, Aleksandro estis tutorita de la filozofo Aristotelo ĝis la aĝo de 16. Post la murdo de Filipo en -336, Aleksandro sukcedis sian patron sur la trono kaj heredis fortan regnon kaj spertan armeon. Aleksandro iĝis generalo de Grekio laŭ la terminoj de la Ligo de Korinto kaj uzis tiun aŭtoritaton por lanĉi la tuthelenan projekton de sia patro por konduki la grekojn al la konkero de Persio.[8][9] En -334, li invadis teritoriojn de la Akemenida Imperio, kaj tiam ekis serio da kampanjoj, kiuj daŭris dek jarojn. Post la konkero de Malgranda Azio, Aleksandro rompis la povon de Persio en serio de decidaj bataloj, ĉefe per la bataloj de Iso kaj de Gaŭgamelo. Li sekve superis la persan imperiestron Dario la 3-a kaj konkeris la tutan Akemenidan Imperion.[10] Tiam lia imperio etendiĝis de la Adriatika Maro al la Indusa Rivero.

Klopodante atingi la "pintojn de la mondo kaj la Grandan Eksteran Maron", li invadis Hindion en -326, sed finfine li revenis pro la peto de liaj elĉerpitaj trupoj. Aleksandro mortis en Babilono en -323, la urbo, kie li planis establi sian ĉefurbon, sen plenumi serion de planitaj kampanjoj, kiuj estus komenciĝintaj per invado en Arabion. En la jaroj sekvintaj post lia morto, serio de enlandaj militoj diserigis lian imperion kaj, rezulte en kelkaj ŝtatoj ekregis diadoĥoj, nome la survivintaj generaloj kaj heredantoj de Aleksandro.

La heredo de Aleksandro inkludas la kulturan disvastigon kiun liaj konkeroj okazigis, kiaj Greka Budhismo kaj Helenisma judismo. Li fondis ĉirkaŭ dekdu urbojn kiuj portis sian nomon, ĉefe Aleksandrio en Egiptio. La setlado fare de Aleksandro de grekaj kolonoj kaj la rezulta etendo de greka kulturo orienten rezultis en nova Helenisma civilizo, kiu plu aktualis tra la epoko de la Bizanca Imperio kaj en Kapadokio kaj plej orienta Anatolio ĝis la 1920-aj jaroj (la forpeloj de la grekoj el malgranda azio). Aleksandro iĝis legenda kiel klasika heroo laŭ la modelo de Aĥilo, kaj li ege elstaras en la historiaj kaj mitaj tradicioj kaj de grekaj kaj de negrekaj kulturoj. Li iĝis la mezuro kontraŭ kio militestroj komparis sin en la estonteco, kaj militaj akademioj tra la tuta mondo ankoraŭ instruas liajn taktikojn.[11][12] Li estis ofte rangita inter "la plej influaj personoj en la homa historio", kun sia instruisto Aristotelo.[13]

  1. (Plutarko de Keroneo, Aleksandro, III, 5).
  2. «The birth of Alexander». Livius. Online Etymology Dictionary. [1] Konsultita la 4an de Januaro de 2017.
  3. Estas disputoj pri la preciza dato de lia morto. Cf. Roger Caratini: Alejandro Magno, pp. 417 kaj 422.
  4. Makedonio estis antikvgreka urboŝtato. La makedonanoj estis helena (greka) tribo. Historiografoj kaj fakuloj interkonsentas ke Aleksandro la Granda estis greka. Zacharia 2008, Simon Hornblower, "Greek Identity in the Archaic and Classical Periods", pp. 55–58; Joint Association of Classical Teachers 1984, pp. 50–51; Errington 1990; Fine 1983, pp. 607–608; Hall 2000, p. 64; Hammond 2001, p. 11; Jones 2001, p. 21; Osborne 2004, p. 127; Hammond 1989, pp. 12–13; Hammond 1993, p. 97; Starr 1991, pp. 260, 367; Toynbee 1981, p. 67; Worthington 2008, pp. 8, 219; Cawkwell 1978, p. 22; Perlman 1973, p. 78; Hamilton 1974, Chapter 2: The Macedonian Homeland, p. 23; Bryant 1996, p. 306; O'Brien 1994, p. 25.
    • Bloom, Jonathan M.; Blair, Sheila S. (2009) The Grove Encyclopedia of Islamic Art and Architecture: Mosul to Zirid, Volume 3. (Oxford University Press Incorporated, 2009), 385; "[Khojand, Tajikistan]; As the easternmost outpost of the empire of Alexander the Great, the city was renamed Alexandria Eschate ("furthest Alexandria") in 329 BCE."
    • Golden, Peter B. Central Asia in World History (Oxford University Press, 2011), 25; "(...) his campaigns in Central Asia brought Khwarazm, Sogdia and Bactria under Graeco-Macedonian rule. As elsewhere, Alexander founded or renamed a number of cities, such as Alexandria Eschate ("Outernmost Alexandria,", near modern Khojent in Tajikistan)."
  5. "Alexander the Great (356–323 BC)". UK: BBC. [2] Alirita la 23an de Novembro 2016.
  6. Yenne 2010, p. 159.
  7. (2009) “The Corinthian League”, Alexander the Great: A New History. Wiley-Blackwell. ISBN 1-4051-3082-2.
  8. Burger, Michael. (2008) The Shaping of Western Civilization: From Antiquity to the Enlightenment. University of Toronto Press. ISBN 1-55111-432-1.
  9. Je la tempo de sia morto, li estis konkerinta la tutan Akemenidan Persan Imperion, aldonante ĝin al la makedonaj eŭropaj teritorioj; laŭ kelkaj modernaj verkistoj, tiu estis la plej granda en la mondo tiam konata de la antikvaj grekoj (nome la 'Ecumene'). Danforth 1997, pp. 38, 49, 167. Stoneman 2004, p. 2. Proksimuma vido de la mondo konata de Aleksandro povas esti vidata sur la mapo de Hekateo de Mileto; vidu la Hekatean mondomapon.
  10. Yenne 2010, p. viii.
  11. Ekzemple, Hanibalo supozeble rangis Aleksandron kiel la plej granda generalo; Goldsworthy 2003, pp. 327–28. Julio Cezaro ploris vidinte statuon de Aleksandro, ĉar li estis atinginta tiom malmulte je la sama aĝo; Plutarko 1919, XI, 2. Pompeo konscie pozis kiel la 'nova Aleksandro'; Holland 2003, pp. 176–83. Ankaŭ la juna Napoleono Bonaparte kuraĝigis komparojn kun Aleksandro. Barnett 1997, p. 45.
  12. Guardian on Time Magazine's 100 personalities of all time.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne