Alunito

Alunito el Utaho, Usono.

La alunito estas mineralo de la klaso de la sulfatoj, malkovrita science en 1824. Sinonimoj de alunito estas jenaj: aluminilito, kalialunito kaj loŭigito.

Tiu mineralo estis observata por la unua fojo en la 15-a jarcento en Tolfa, proksime de Romo, kie ĝi estis elfosita el kaverno por la fabrikado de aluminio.[1] Nomita dekomence aluminilito fare de Jean-Claude Delamétherie en 1797, tiu nomo estis mallongigita fare de François Beudant en 1824 al alunito.

  1. Diversaj aŭtoroj (1910-1911). «Alunite». En Chisholm, Hugh. Encyclopædia Britannica. A Dictionary of Arts, Sciences, Literature, and General information (en angla) (11a eldono). Encyclopædia Britannica, Inc.; aktuale en publika havaĵo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne