Amo

Pri la aliaj signifoj de AMO, vidu AMO.


Arketipaj amantoj nome Romeo kaj Julieto portretita de Frank Dicksee.
La koro, simbolo por amo

Amo estas profunda emocio pri la ŝatado de alia(j) individuo(j), kun kiu(j) oni sentas sin kunligita. Laŭ la kunteksto la vorto povas komprenigi vastan gamon de signifonuancoj de forta simpatio ĝis amordezira pasio. Amo estas ofta temo en arto, literaturo, poezio kaj kino. Fido estas rigardata ĝia nepra kondiĉo.

Amo rilatas al gamo da malsamaj sentoj, statoj, kaj sintenoj kiu intervalas de interhoma amo ("mi amas mian patrinon") al plezuro ("mi amis tiun manĝon"). Ĝi povas rilati al emocio de forta altiro kaj persona alligitaĵo.[1] Ĝi ankaŭ povas esti virto reprezentanta homan bonvolemon, kompaton, kaj amon - "la malegoisman lojalan kaj bonintencan konzernon por la bono de alia".[2] Ĝi ankaŭ povas priskribi kompatajn kaj amajn agojn direkte al aliaj homoj, onia memo aŭ bestoj.[3]

Antikvaj grekoj identigis kvar formojn de amo:

  1. parenceco aŭ konateco (en la greka, storge),
  2. amikeco (filio),
  3. seksa kaj/aŭ romantika deziro (eroto),
  4. kaj mem-malplenigo aŭ dia amo (agapo).[4][5]

Modernaj aŭtoroj karakterizis pliajn specojn de romantika amo.[6] Ne-okcidentaj tradicioj ankaŭ distingis variaĵojn aŭ simbiozoj de tiuj statoj.[7] Tiu diverseco de uzoj kaj signifoj kombinitaj kun la komplekseco de la sentoj implikis ke amo estas nekutime malfacile konstante difinebla, komparebla al aliaj emociaj statoj.

Amo en ĝiaj diversaj formoj funkcias kiel grava faciliganto de interpersona rilatado kaj, pro ĝia centra psikologia graveco, estas unu el la plej oftaj temoj en la kreivaj artoj.[8]

Amo povas esti komprenita kiel funkcio por konservi homojn kune kontraŭ minacoj kaj por faciligi la daŭrigon de la specio.[9]

  1. Oxford Illustrated American Dictionary (1998) + Merriam-Webster Collegiate Dictionary (2000)
  2. Merriam Webster Dictionary
  3. Fromm, Erich; The Art of Loving, Harper Perennial (1956), Original English Version, ISBN 978-0-06-095828-2
  4. C.S. Lewis, The Four Loves, 1960.
  5. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj PlatonicSchool; $2
  6. Stendhal, en sia libro Pri amo (Parizo, 1822), distingis karnan amon, pasian amon, tipon de neplenumita amo kiun li nomigis "gustamo", kaj amo al nenio. Denis de Rougemont en sia libro Amo en Okcidento markas la historion de pasia amo (l'amour-passion) al la romantismaj formoj. Benjamin Péret, en la enkonduko al sia Antologio de Sublima Amo (Parizo, 1956), plie distingis "sublima amo", nome stato de plenumita idealigo eble komparebla kun la romantika formo de pasia amo.
  7. Mascaró, Juan. (2003) The Bhagavad Gita. Penguin Classics. ISBN 0-14-044918-3. (J. Mascaró, tradukisto)
  8. Article On Love. Alirita 2011-09-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-30. Alirita 2014-06-07.
  9. Helen Fisher. Why we love: the nature and chemistry of romantic love. 2004.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne