Animala komunikado

Metakomunikado: signaloj kiuj modifas la signifon de postaj signaloj. La plej konata ekzemplo estas la frontoludo kaj vostosignaloj ĉe hundoj, kiuj indikas ke posta agresema signalo estas parto de ludobatalo prefere ol grava agresema epizodo.

Animala komunikadoBestokomunikado estas ajna konduto ĉe unu besto kiu havas efikon sur la nuna aŭ estonta konduto de alia besto. La studo de bestokomunikado, foje nomata Zoosemiotiko (difinita kiel la studo de signokomunikado aŭ semiozo ĉe bestoj; distingebla de antroposemiotiko aŭ homsemiotiko, la studo de homa komunikado) ludis gravan rolon en la metodaro de etologio, socibiologio, kaj la studo de bestokognicio.

Bestokomunikado, kaj efektive la kompreno de la bestomondo ĝenerale, estas rapide elkreskanta kampo, kaj eĉ en la 21a jarcento ĝis nun, multaj antaŭaj komprenoj rilatiĝis al diversspecaj kampoj kiel ekzemple persona simbola nomuzado, bestemocioj, bestokulturo kaj lernado, kaj eĉ seksa konduto, delonge konsiderata bone komprenita, estas nun revoluciiĝanta.

Ŝafido esploras kuniklon, ekzemplo de interspecifa komunikado tra korplingvo kaj odoro.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne