Arbo

Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de planto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arbo (apartigilo).
Ordinara frakseno.
Giganta sekvojadendro (Sequoiadendron giganteum).
Kverko
Baobabo en Sudafriko.
Arboj kovritaj de glacio poast neĝostormo

Arbo en la plantoscienco estas planto, kiun karakterizas

La vorto arbo devenas de la latina arbor. (En Esperanto oni formas nomon de frukto-arbo uzante la sufikson -uj--arb-.) La plej oftaj arboj, la foliarboj, portas foliojn, dum pingl-arboj havas pinglojn. La foliarboj ludas gravan rolon en la fotosintezo, kiu interalie respondecas pri la natura purigado de la aero. La arboŝelo estas funkcie simila al la haŭto de bestoj, kaj protektas la arbon kontraŭ atakado de fungoj kaj infektoj. La arboŝelo ankaŭ transportas nutraĵojn kaj akvon al la kreskozonoj laŭlonge de branĉoj kaj folioj.

Jam en frua mezozoiko aperis la unuaj pinglarboj, dum foliarboj estas rezulto de pli ĵusa evoluo. Pratempe, vastaj partoj de la tersurfaco kovratis per arbaroj. Poste, homo multege forbrulis kaj detruis la arbojn, kreanta savanojn kaj pligrandigis dezertojn (vidu artikolon senarbarigo). Hodiaŭ, la homa forsegado, aparte de la pluvarbaroj, serioze minacas onian propran ekziston sur la tero.

Arboj ne estas taksonomia grupo sed ĝi inkludas varion de plantospecioj kiuj estis sendepende evoluciintaj lignajn trunkon kaj branĉojn kiel maniero superi super aliaj plantoj por konkurenci por sunlumo. Laŭ pli larĝa senso, ankaŭ la plej altaj palmoj, la arbofilikoj, bananarboj kaj bambuoj estas arboj. Arboj tendencas esti long-vivaj, kaj kelkaj atingas aĝon de kelkaj jarcentoj. La plej alta konata arba specio, nome sekvojo nomita Hyperion, staras 115.6 m alte. Arboj estis ekzistantaj dum 370 milionoj da jaroj. Oni ĉirkaŭkalkulis ke estas ĝuste ĉirkaŭ 3 trilionoj de maturaj arboj en la mondo.[1]

Arbo tipe havas multajn duarangajn branĉojn subtenitajn for el la grundo fare de la trunko. Tiu trunko tipe enhavas lignan histon por havi forton, kaj vaskulan histon por porti materialon el unu parto de la arbo al alia. Ĉe plej arboj ĝi estas ĉirkaŭata de tavolo de arboŝelo kiu utilas kiel protekta barilo. Sub la grundo, la radikoj branĉas kaj foretendas amplekse; ili utilas por ankri la arbon kaj elpreni malsekecon kaj nutraĵojn el la grundo. Sur la grundo, la branĉoj dividiĝas en pli malgrandaj branĉoj kaj branĉetoj. La soŝoj tipe portas foliojn, kiuj kaptas lumenergion kaj konvertas ĝin en sukeroj pere de la procezo de fotosintezo, kiu havigas la nutraĵojn por la kresko kaj disvolviĝo de la arbo. Povas esti ankaŭ floroj kaj fruktoj, sed kelkaj arboj, kiaj koniferoj, anstataŭe havas polenkonusojn kaj semokonusojn; aliaj, kiaj arbofilikoj, produktas sporojn anstataŭe.

Arboj ludas gravan rolon en malpliigo de erozio kaj moderado de la klimato. Ili forigas karbonan dioksidon el la atmosfero kaj stokigas grandajn kvantojn de karbono en siaj histoj. Arboj kaj arbaroj havigas habitaton por multaj specioj de animaloj kaj plantoj. Tropikaj pluvarbaroj estas unu el la plej biodiversaj habitatoj en la mondo. Arboj havigas ombron kaj ŝirmon, lignon por konstruado, brulaĵon por kuirado kaj hejtado, kaj fruktojn por manĝo (kaj de homoj kaj de bestoj) same kiel por multaj aliaj duarangaj uzoj, kiaj bariloj, ornamoj, simboloj ktp. En partoj de la mondo, arbaroj estas malpliiĝantaj ĉar arboj estas klarigitaj (forhakitaj) por pliigi la kvanton de plugebla tero disponebla por agrikulturo. Pro ties longdaŭro kaj utilo, arboj estis ĉiam adoritaj, kaj estas sanktaj arboj (aŭ arbospecioj) en variaj kulturoj, kaj ili ludas gravan rolon en multaj mitologioj de la mondo.

  1. Crowther, T. W.; Glick, H. B.; Covey, K. R.; Bettigole, C.; Maynard, D. S.; Thomas, S. M.; Smith, J. R.; Hintler, G.; Duguid, M. C. (2015-09-02). "Mapping tree density at a global scale". Nature. advance online publication (7568): 201. Bibcode:2015Natur.525..201C. doi:10.1038/nature14967. ISSN 1476-4687.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne