BRICS

BRICS
emblemo
koalicio lando
geopolitika komunumo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 16-a de junio 2009 vd
Filioj Nova Disvolviĝa Banko Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

BRICS (fonetike BRIKS[1]) estas akronimo de la komencaj literoj de jenaj kvin landnomoj en la angla lingvo: Brazilo, Rusio, Barato (India), Ĉinio (China) kaj Sud-Afriko kaj grupiĝo de emerĝantaj landoj rilate al ilia ekonomia evoluo.

En aŭgusto 2023, ĉe la 15-a Pintkunveno de BRICS, la sudafrika prezidanto Cyril Ramaphosa anoncis, ke 6 pliaj landoj, nome Argentino, Egiptio, Etiopio, Irano, Sauda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj pretas aliĝi al la komunumo de ŝtatoj sub la nova nomo BRIKS plus kaj kies plena membreco efektiviĝos la 1-an de januaro 2024[2][3][4]. O'Neill ankaŭ elpensis la ideon de la Next Eleven (venontaj dek unu) kiel la "posteulo" al la BRIKS-landoj.

Ĉirkaŭ 40% de la monda loĝantaro – ĉirkaŭ 3,2 miliardoj da homoj, post komenco de 2024 estas 3,7 miliardoj aŭ 46 % – vivas en la BRIKS-ŝtatoj. Ilia parto en la tutmonda Malneta Enlanda Produkto (ĉ. 22,5 bilionoj da eŭroj) estis ĉirkaŭ 25% en 2021.

BRICS estas rigardata kiel vehiklo por venki la ekzistantan unupolusecon sub usona gvidado kaj strebi al multpolusa monda ordo. Kontribuo al tio ankaŭ povus esti la maldolarigo kaj de la mondkomerco kaj de la financa sistemo, al kiu kelkaj el la BRICS-ŝtatoj strebas[5].

  1. La revuo Esperanto uzas tian fonetikan formon "BRIKS"
  2. (en) Sharma, Shweta, "Brics countries agree major expansion as six countries invited to join". The Independent, la 24-an de aŭgusto 2023.
  3. (en) du Plessis, Carien; Miridzhanian, Anait; Acharya, Bhargav, "BRICS welcomes new members in push to reshuffle world order", Reuters, la 24-an de aŭgusto 2023.
  4. (en) AFP-Agence France Presse: BRICS To Admit Six New Members Next Year.
  5. (de) Thomas Bonschab, BRICS Plus und der schleichende Weg zur Ent-Dollarisierung. En: Makronom, la 28-an de aŭgusto 2023,

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne