Batalo de Iso

La batalo de Iso de Jan Brueghel la pliaĝa en Luvro.

La Batalo de Iso okazis en suda Anatolio, en Novembro 333 a.K. inter la armeoj de la Helena Ligo estrita de Aleksandro la Granda kaj de la Aĥemenida Imperio, estrita de Dario la 3-a de Persio, en la dua granda batalo dum la konkero de Azio fare de Aleksando. La invadantaj trupoj el Macedonio venkis super Persio. Post la Helena Ligo klare venkis super la persaj satrapoj de Malgranda Azio (estritaj de la pagsoldato Memnono de Rodoso) ĉe la Batalo de la rivero Graniko, Dario ekhavis personan komandon de sia armeo. Li arigis plifortigojn kaj kondukis siajn trupojn en surpriza marŝo malantaŭ la helena antaŭeniro por tranĉi ties linio de liverado. Tio devigis Aleksandron kontraŭmarŝi, preparante la batalkampon por la batalo ĉe la elfluo de la rivero Pinaro kaj la urbo Iso.

Kiel ĉe similaj okazoj, la tiamaj fontoj atribuas grandan malekvilibron al la trupoj de Persio (multe pli multnombraj ol tiuj grekaj, kio certe okazis sed ne tiom grandkvante). Tiele ĉirkaŭ 40,850 grekoj frontis 50,000–100,000 persojn (laŭ modernaj fontoj) aŭ 250,000–600,000 (laŭ antikvaj fontoj). Pri perdoj en la batalo, oni parolis pri 7,000 ĉe grekoj[1] kontraŭ ĉirkaŭ 20,000 persoj.

Koordinatoj: 36° 50′ 16″ Nordo 36° 12′ 40″ Oriento / 36.837894 °N, 36.211109 °O / 36.837894; 36.211109 (mapo)

  1. Welman, Nick. Army. Fontys University. Ĉirkaŭ 16% el la helena armeo estis mortigita [1] Alirita la 24an de Novembro 2016.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne