Bauhaus (muziko)

Bauhaus koncerte en 2006

Bauhaus estas brita muzikgrupo, estigita en 1978 en Northampton far Peter Murphy (voĉo), Daniel Ash (gitaro, saksofono), Kevin Haskins (drumo) kaj David J. (basgitaro). Unue nomiĝanta Bauhaus 1919, reference al la samnoma germana arta movado, la grupo disvolvigis obskuran kaj teatran muzikon en la 1980-oj, forte influita de David Bowie, kaj kies plej famaj sonoj (Bela Lugosi's dead, She's in Parties, Passion of Lovers) fariĝis ena parto de la brita roka legendo. Post disiĝo en 1983, la grupaj membroj rekuniĝis por 1998-a turneo, kaj en 2005 por aliaj turneoj kaj nova planita albumo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne