Bavara Esperanto-Ligo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bavara Esperanto-Ligo (mallongigo BELO, germana nomo Bayrische Esperanto-Liga) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Bavario, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.

En Bavario ekzistas pluraj tre tradiciaj urbaj Esperanto-grupoj, interalie la (kvankam en unua organiza formo mallongviva) entute tutmonde unua Esperanto-grupo en Nürnberg, fondita en 1885 kaj komence kunordigita de Leopold Einstein, la klubo de la landa ĉefurbo Munkeno, fondita en 1891, aŭ la klubo de Aŭgsburgo, fondita en 1908. Bavara Esperanto-Ligo en sia nuna jura formo tamen nur ekestis en 1976 per la kunfando de antaŭe sendependaj Nord- kaj Sudbavara Esperanto-Ligoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne