Bitbildo

Bitbildo estas la plej simpla speco de rastruma bildo, en kiu ĉiujn rastrumerojn eblas kodi per po unu bito (duuma cifero: 0 aŭ 1). Ĉe eligo sur ekranon 0 plej ofte indikas nigran rastrumeron, kaj 1, blankan; ĉe eligo sur paperon la interpreto de la valoroj povas esti inversa.

La vorton «bito» en la termino «bitbildo» oni interpertu ne kapacite, sed logike: sufiĉas unu duuma cifero, sed en la komputiloj tre ofte pli rapide funkcias perbajta adresado, tial unu duuman ciferon oni povas kodi per tuta bajto. Tamen oni povas uzi kompaktan pakitan prezenton en ekz-e dosiero.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne