Brita pundo

valutopundo
Ŝtato: Unuiĝinta Reĝlando
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: GBP
Mallongigo:
vdr
Simbolo por la brita pundo.

La Brita pundo estas la monunuo de Britio.

La brita pundo, ankaŭ nomita la sterlinga pundo (angle: Pound sterling [paŭnd STERling]), laŭ la normo ISO 4217 havas la valuto-kodon GBP. Ĝia simbolo estas £ (kodo deksesuma A3 en unikodo), malofte ankaŭ L, aŭ Ł). La £ simbolo preskaŭ ĉiam antaŭas la nombron, ekz. £ 5.00 (kvin pundoj). La simbolo devenas el la latina vorto libra, en Esperanto "pundo".

Unu pundo egalas al 100 pencoj, kies mallongigo estas (minuskla) p. (Angle: penny [PENi], pluralo pence [pens penc]). En la kimra lingvo la mallongigo estas (minuskla) c (kimre ceiniog).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne